Verkis: Ildefonso Domínguez
Ĝia nomo honoras la unuan prezidenton de la lando kaj viziron, Zayed Bin Sultán Al Nahyan, kiu planis la
moskeon en la jaro 1980. Li decidis konstrui ĝin, tial ke ĝi estu la spirita centro de la lando, alportante pacon
al adorantoj de ĉiuj rasoj kaj sociaj cirkonstancoj. Ĝuste tio estas ĉi tiu moskeo, loko kiu levas la spiritojn,
sendepende de kian religion oni sekvas. La moskeo estis konstruita inter la jaroj 1998 kaj 2007, sed la
kreinto Sheikh Zayed ne sukcesis vidi ĝin finita, ĉar li forpasis en la jaro 2004. Lia fina ripoz-loko troviĝas en
la tereno de la sama moskeo. Ĝi estas la plej granda moskeo el la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj kaj la tria plej
granda en la Persa Golfo regiono, post tiuj de
Makkan
kaj
Madinah
, kaj povas esti vizitata de personoj el
aliaj religioj. Preter la deziro de Shaikh Zayed por paca kaj spirita celo, la moskeo estis koncipita kiel
arkitektura ĉefverko kaj islama trezoro. Ne malpli ol 43 konstruo-mastroj prilaboris la moskeon, krom
desegnistoj, inĝenieroj, arkitektoj, metiistoj kaj konstruistoj el diversaj mondpartoj. Oni enportis materialojn
el dekoj da landoj, inkluzive de Italio, Turkio, Irano, Ĉinio, Grekio kaj, kompreneble, la Unuiĝintaj Arabaj
Emirejoj. La materialoj uzataj inkluzivas mar-morojn, ŝtonojn, orajn, mez-valorajn ŝtonojn, kristalojn kaj
ceramikaĵojn el la plej alta kvalito. La projekto estis ellaborita de
Abu Dhabi Komunumo
kaj
Britaj Konsil-
antaj Inĝenieroj Halcrow Group
kune kun
Hill International
. Nuntempe la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj havas
pli ol 5.000 moskeoj kaj el tiuj, 2.280 situas en Abu Dhabi. La moskeo, Shaik Zayed, baldaŭ atingis aklamon
tiel en la islama mondo kiel internaci-skale.
SITUO
La
Shaikh Zayed
Granda Moskeo situas sur ampleksa ebenaĵo inter la pontoj
Al
Maqta
kaj
Al Mussafah
. Shaikh Zayed volis ke la moskeo troviĝu en centra loko,
alireblan de la tuta urbo, tiel de la urbaj loĝantoj de la insulo kiel tiuj de la burĝaj
suburboj. La moskeo estas malfermita por ĉiuj viziti, kaj dum Ramadano ŝajnas
esti la perfekta tempo por ĝin travidi.
MINARETOJ La korto estas enkadrigita de minaretoj en la kvar anguloj, ĉiu finita
per blanka marmoro kaj ĉiu el ili altiĝanta al impona alteco de 107 metroj. Ĉe ĉiu
minareto estas finaĵoj el ore kovrita vitra mozaiko.
VIZITOJ
Kontraste al aliaj moskeoj en Abu Dhabi, la Granda Moskeo
Sheikh Zayed
estas
ĉiutage malfermita al vizitantoj, fidelŭloj kaj turistoj. Ĝi malfermiĝas al publiko de
sabato ĝis ĵaŭdo de la 9-a horo matene ĝis la 10-a horo vespere. Vendredo ĝi
estas fermita al vizitantoj ĉar estas la preĝo-tago de la muzulmanoj. La respondec-
uloj de la Granda Moskeo
Shaikh Zayed
petas al ĉiuj vizitantoj respekti la islaman
religión kaj lokojn de preĝado sekvante ĉi tiujn kondutajn normojn:
-Vizitantoj devas esti vestitaj taŭge ĉe alveno, se ne, eniro estos malpermesata.
-Modesta, strikta vestaro; longaj manikoj, longaj jupoj kaj pantalonoj.
-Ne travideblaj vestoj.
-Ne mallongaj pantalonoj por viroj.
-Ŝortoj kaj jupoj devas esti ne tro mallongaj.
-Ne streĉitaj vestaĵoj, neniu sunbano aŭ plaĝo-vestaĵoj.
-Ŝuoj devas esti demetitaj antaŭ la enirado, do rekomendindas uzi ŝtrump(et)ojn.
-Nigra vualo surkape por la inoj estas nepra (Ĝi povas esti provizita tie).
Intima konduto, i. a.:
-Man-man-tenado kaj kisado ne estas akcepteblaj en islama kulto.
-Fumado kaj manĝado ne estas permesataj en la moskeo.
-Pro sekureco kaj respekto al la preĝantoj, la vizitantoj devas resti ene de la areoj
permesitaj de la moskeo kaj ne iri libere ĉien ajn.
-Krome la vizitantoj ne povas tuŝi la Sanktan Koranon aŭ aliajn elementojn en la
ĉefa preĝ-halo.
TAPIŜO
La 15 tunoj da tapiŝo de la ĉef-halo de preĝado estis faritaj el 35 tunoj da lano kaj
15 tunoj da kotono (5.700 kvadrataj metroj); ĝi estas la plej granda teksita tapiŝo
en la mondo. Ĝin desegnis Al Khaliqi, profesoro de Arta Irana Universitato. Inter
1.200 kaj 1.300 metiistinoj devis teksi dum du jaroj por kompletigi tiun laboraĵon.
Ĝi estis teksita en tri iranaj vilaĝoj proksime de la urbo de
Mashad
. La pecoj, estis
portitaj aviadile, kaj kunigitaj kaj alĝustigitaj en la moskeo mem. Lia kosto estis 30
milionoj da dirhamoj.
LAGETOJ
La moskeo estas ĉirkaŭita de lagetoj, kiuj kovras areon da 7.874 kvadrataj metroj.
Ili formas impresigan spegulbildon de la grandioza arkitekturo, ĉar la lumigitaj
akvoj estis strategie lokigitaj por reflekti la alton de la moskeo
.
KOLONOJ
La eksteraj kolonoj konsistas el ses flankoj, ĉiu enkrustita per duonvaloraj ŝtonoj
kaj perl-ostroj. La grandegaj kolonoj estis faritaj el la sama ŝtono uzata en la
konstruo de la
Taj-Mahal
, kaj partoprenis en ties ellaborado la
komunumoj kiuj konstruis ĉi tiun mondan mirindaĵon.
VOLBOJ
La moskeo havas 82 volbojn el ok malsamaj mezuroj. La
volboj sur la arkaĵoj estas ornamitaj laŭ la tradicia maroka
desegno kaj manufakturo. La ĉefa kupolo, agnoskita kiel la
plej granda el ĉiu ajn moskeo en la mondo, mezuras de 80
metrojn je alteco de-ekstere kaj 75 metrojn de- interne; ĝia
diámetro estas 32,80 metroj. Ĉiuj volboj estas konstruitaj per
gipso plifortigita per vitro, kaj finitaj de ekstere per fajna blanka marmoro. La
interna ornamado estis realigita de teamo da specialigitaj marokaj artistoj, kiuj
kreis la muldilon por prepari ĉiun sekcion, kiuj poste estus kunmuntitaj. La
manfaritaĵo estas alt-kvalita, kaj la temaro estas de islama inspiro, el lokoj kiel
Maroko, Alĝerio kaj Pakistano. Por ĝia konstruo estis uzataj marmoro, gipso,
ligno kaj mozaikoj. Miloj da altkvalitaj kaj mez-valoraj ŝtonoj estis uzataj por la
dekoracio de la moskeo, precipe inkrustitaj en la marmoro: lazurito, ametisto,
ruĝa onikso, aventurino, perl-ostroj kaj aliaj. La moskeo surprizas pro sia
senmakula blanka koloro, kiu igas ĝin eĉ pli bela pro ĝia ega kontrasto kun la
uniforme blua koloro de la ĉielo.
RITA SINLAVEJO
La rita sinlavejo situas en la kelo de la moskeo. La moskeo
Shaikh Zayed
apartajn havas ritan sinlavejojn por viroj kaj virinoj situantaj en la nordorientaj
kaj sudorientaj anguloj, respektive, de la sahanaj areoj (malfermitaj preĝo-lokoj).
FONTOJ DE AKVO
La fontoj de akvo estas konstituitaj el du partoj: la supra parto de la fonto, kiu
estas farita el mozaiko inkrustita per oro-vitro farita el unupeca marmora slabo.
CERAMIKO
La flora mozaika desegno ĉe la norda kaj suda enirejoj de la moskeo reprezen-
tas floran ĝardenon, kiu etendiĝas tra la plankoj, trenas vinberojn kaj florojn tra
la muroj. Proksimume 600 homoj prilaboris la Lhasa marmoro kun ĉiu floro
tranĉita kaj unuope kunmetita.
Estas 44 plenkoloraj ornamaj muroj en la ĉefa
preĝeja halo, faritaj el pura nigra ligno kaj mezvaloraj ŝtonoj. La desegno estas
spegulo de la fiksa fenestro, kiu staras super ĉiu niĉo
Tradicia Iznik-ceramiko ornamas la murojn de la arkado per brilaj floraj kombi-
noj, plenigante eĉ la koridorojn per sublima eleganteco kaj graco. La stiligitaj
floroj, ĉiu en malsama desegno, estas reprezentitaj sur bela grajnita kvarcito en
tavoloj de lazurito kaj verdaj emajloj.
La ekstera areo de la Moskeo estas kovrita per makedona
Sivec
-marmoro. Por
atingi la plej perfektan polurecon de la alabastro oni ekstraktis el ŝton-minejoj la
plej puran blankan marmoron, kiu projekcius vizion de trankvilo kaj sereneco.
Ĉiu travidebla
murana
blua kristala mozaiko estis farita permane kaj perfekte
tranĉita antaŭ la fina kunmetado. La plej bela
Murano
-vitro estas uzata por krei
vidajn ĉefverkojn de la altaj pordoj. La tegmentaj kaheloj estas skulpitaj en irizaj
vitraj mozaikaj kaheloj, kiuj fluas al trankviliga blua lumo en la preĝejo tra la
ĉirkaŭaj 25 fenestroj. La mozaiko estis desegnita fare de itala firmao
Spatium
Granda volbo
Fonto por r
ita sinlav
ad
o
Rita sinlavejo
kaj poste tranĉita kaj muntita fare de
Fantini
el Italio kaj ALUBAT el la UEA.
HORLOĜOJ
La horloĝo elvokas floran bildon. Ĉiu petalo simboligas la kvin preĝojn kaj la
sunleviĝon, kaj estas enkrustita per perl-ostro. Estas entute 10 horloĝoj en la
moskeo.
KORTO
La korto mezuras 18.000 kvadratajn metrojn; ĝi estas surfaco el belega
marmoro, inkrustita per profuzo de mozaikaj floraj ŝablonoj. La korto estis
kunvenita sur la retejo, uzante 4000 prekonstruitajn slabojn, kiuj estis faritaj en
Italio. La mozaika laboro estas ekzekutita laŭ desegno de brita artisto Kevin
Dean.
MEHRAB
Duoncirkla preĝa niĉo en la
qibla
muro de la moskeo (fronte al Makkah),
rezervita por preĝado (imano). La Mehrab mezuras 10 metrojn je alteco, kaj ĝia
interno estas farita el pura 24-karata ora glasa mozaiko. Ĝi estas la centro de la
qibla
muro en la ĉefa preĝ-halo. La projekto, kiu prenis monatojn kompletigi,
estas mirinda kombino de kvalito, desegno, materialo kaj arkitekturo.
ĈEFA PORDO
Du tavoloj da floroj, gravuritaj sur duoblaj vitraj pordoj, donas tridimensian
impreson, kiu ankaŭ projekcias riĉan aŭran en la salonojn.
LAMPO
La plej granda lampo el la mondo pendas en la Ĉefa Preĝejo-Salono de ĉi tiu
moskeo. Ĝi mezuras 10 metrojn je diametro kaj 15 metrojn alte, pezas 9 tunojn,
kaj estas inkrustita per miloj da brilaj kristaloj de
Swarovski el Germanio
. Ĝi
kostis 30 milionoj da dirhamoj. Ĉiu kristala mezuro kaj koloro estis zorgeme
elektitaj por belaspekte kontrasti kun la koloroj de la plafono kaj la muro-
mozaiko.
NOMBROJ
- 545 milionoj da dolaroj estis la kosto de la konstruo.
- 25 malsamaj koloroj estas teksitaj en la tapiŝon kun tradicia islama flora
temaro.
- 40.960 homoj povas kunesti en la moskeo, eksteraj ĝardenoj kaj parkejo.
- 600 homoj laboris sur la Lhasa marmoro, kun ĉiu floro unuope kunigita.
- 7 lampoj estas en la moskeo: tri en la Ĉefa Preĝ-Salono, tri ĉe la ĉefa enirejo,
kaj unu en la VIP sekcio
MONDAJ REKORDOJ:
Inter la impresigaj strukturoj kaj ornamaĵoj estas iuj, kiuj starigis mondajn
rekordojn en la mon
do.
- La plej granda elektra lampo.
- La plej granda volbo de ties speco.
- La plej granda teksita tapiŝo.
Mura horlo
ĝ
o
MEHRAB
Ĉefa pordo
Lampo
Tapi
ŝ
oj kaj aliaj ornama
ĵ
oj
1.000 metroj
500 metroj
Suda enirejo
Norda enirejo
Minaretoj
Ĉefa volbo
Ĉefa volbo
Suda enirejo
Ĉefa enirejo
Sudorienta angulo
Nordorienta
angulo
Enirejo al la
ĉefa preĝ-halo
Virina
preĝ-halo
Korto (22.412
kvadrataj metroj)
Ĉefa
Preĝ-halo